EO|RU|EN

GenReS 1.0

La kromaĵo por Mozilla/Firefox

GenReS estas universala agordebla programebla kromaĵo por Mozilla-bazitaj retumiloj. Ĝi ebligas uzadon de eksteraj programoj por montri objektojn de HTML-etikedoj OBJECT kaj EMBED, aŭ lanĉadon ilian en plena fenestro de retumilo.

Dependaĵoj

Necesas por kompili

gcc
gxx
awk
gmake
mozilla-dev

Necesas por tute funkcii

perl
gtk2-perl
MPlayer
ElphelOgm
Image Magick

Farado

make genres.so

Instalado

Por instali en komunajn sistemajn dosierujojn:
make install
Por instali en la hejman dosierujon.
make local-install
Relanĉu la retumilon aŭ malfermu la paĝon "about:plugins" por aktivigi la kromaĵon.

Krome vi povas uzi kompilatajn pakaĵojn por i386 el la kromaĵa elŝuta areo

Kontrolo de funkciado

Malfermu ekzemplan dosieron "drag-test.html" per retumilo.

daŭrigota

Regulado

MIME-tipoj kaj submajstroj

Dum lanĉo la kromaĝo rigardas dosierujojn ~/.mozilla/genres/slaves kaj /usr/lib/genres/slaves por trovi manipulajn skriptojn (submajstrojn) en subdosierujoj. Submajstro estas programo, kiu prenas komandojn kaj datumojn de la retumilo, lanĉas programon-montrilon, redonis al ĝi la datumojn kaj manipulas ĝin. Datumoj de montrilo redonatas al la retumilo. La vojprefikso de ĉiuj submajstro de indikitaj dosierujoj estas MIME-tipo kiun povas montri tiu submajstro. Se unu submajstro povas montri kelkajn MIME-tipojn, estas uzataj simbolaj ligiloj.

Konfiguraj dosieroj

La kromaĵo uzas la dosieron "~/.mozilla/genres/genres.conf" aŭ "/etc/genres.conf" kiel ĉefa agorda dosiero. Kromaj parametroj por mplayer, mencoder kaj ElphelOgm estas en la dosiero "~/.mozilla/genres/mplayer.conf", kiu estas uzata de la manipula skripto "mplayer.pl". La dosieroj povas enhavi komentojn maniere de uniksaj shell-skriptoj.

Parametroj en genres.conf
mozillastreams={1|0} - ĉu uzu aŭ ne mozilajn datumstriojn (kaj konservejon) por http, https kaj ftp protokoloj;
debuglevel={1|0} - ĉu ebligu aŭ ne la erarserĉan eligadon;
background={-1|0|1} - fono dum elŝuto: 0 - nigra, 1 - blanka, -1 - defaŭlta de Mozilla.
Parametroj en mplayer.conf
vo={x11,xv} - videoeligaj peliloj en prefera ordo(vidu man mplayer pri la parametro "-vo");
ao={arts,esd,alsa,oss} - aŭdioeligaj peliloj en prefera ordo(vidu man mplayer pri la parametro "-ao");
not_ask={1|0} - ne montru dialogujon pri dosierkonservado por etikedoj kun la parametro save=auto;
not_ask_jpegs={1|0} - la samo por saveformat=jpeg;
out_file_once=ŝablono - ŝablono de dosiernomo de konservotaj aŭdiaj/videaj datumoj;
out_file=ŝablono - ŝablono de dosiernomo por etikedoj kun la parametro save=auto;
out_file_jpegs=ŝablono - ŝablono de dosiernomo por etikedoj kun la parametro saveformat=jpeg;
out_file_jpegs_auto=ŝablono - ŝablono de dosiernomo por etikedoj kun la parametroj save=auto kaj saveformat=jpeg;
frames=nombro - maksimuma nombro de kadroj por unu dosiero (eligo estos fendita) aŭ 0 - ne fendu.

Uzado en HTML kaj Javaskripto

daŭrigota

Aranĝo de manipula skripto

Por ĉiu etikedo la kromaĵo lanĉas submajstran procezon. La kromaĵo kaj submajstro interŝanĝas per datumoj, uzante tubojn. Por submajstro tuboj konektitas al ĉefenigujo kaj ĉefeligujo. La ĉeferarujo samas kun la ĉefeligujo. Al la dosiernumero 3 estas konektita tubo por transmeto de la dosiero, al kiu indikas la etikeda parametro SRC, se estas protokolo apogita de Mozilla kaj ŝaltita la konfigura parametro "mozillastreams". Datumoj, donataj al submajstro, kaj ĝiaj respondaj, estas tekstaj linioj po unu komando en linio. Neprava aŭ nenia respondo de submajstro iam povas esti kazo de retumila pendado. Mi rekomendas malŝalti bufradon de ĉefenigujo kaj ĉefeligujo, se vi skribos propran submajstron kaj fermi dosiernumerojn 0-3 por subprocezoj, kiuj ne uzas ilin. La komandoj de kromaĵo al submajstro estas la sekvaj:
var=val - al la variablo "var" en la kromaĵa etikedo oni valorizis la valoron "val" (rigadu ankaŭ pri specialajn variablojn);
. - la fino de valoriza sekvo - sekvas post etikedaj parametroj, kiam submajstro startas aŭ restartas;
PRINTEMBED - uzulo volas printi paĝon kun la etikedo - respondu per postskript;
PRINTFULL - uzulo volas printi solan kromaĵan objekton - la submajstro ĉion faru mem;
EOF - finis la datumoj en la mozila datumostrio laŭ la parametro "SRC" (dosiernumero 3).
Submajstro responde povas sendi la sekvajn komandojn al la kromaĵo:
var=val - valorizu la etikedan variablon "var" kaj elvoku (se estas) la javaskriptan funkcion "onvar";
OPEN - sendu la datumdosieron dekomence (aŭ novan se la etikeda parametro SRC estis ŝanĝita);
CLOSE - fermu la datumdosieran tubon de la kromaĵa flanko (la submajstro ne plu povos ricevi datumon per la dosiernumero 3);
AUTOCLOSE - aŭtomate fermu la datumdosieron kiam finos la datumostrio;
DESTROY - fermu mozilan datumostrion;
{javaskripto} - plenumu la javaskripton ĉe la etikeda objekta konteksto.
Se submajstro ne komprenis komandon, la respondo devas esti "error=1".